Xi Jinping renkontiĝis kun FIFA prezidanto Gianni Infantino

(GMT+08:00) 2017-06-15 13:27:44     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Gianni Infantino, prezidanto de Federacio Internacia de Futbala Asocio.

Xi montris, ke konstrui grandan kaj fortan sportan landon estas grava parto de la klopodo de la ĉina popolo por atingi la "du centjarajn celojn". La ĉina registaro alte atentas disvolvi futbalon kaj donas fortan kaj daŭran subtenon al ĝi. Tamen populareco de moderna futbalo kaj konkura nivelo de ĉinaj sportistoj ankoraŭ ne estas tiel altaj kompare kun landoj potencaj en futbalado. En la lastaj jaroj Ĉinio reguligis ĝeneralan planon pri reformado kaj disvolvado de futbalo kaj firme akcelis reformon.

Xi laŭdis prezidanton Infantino pro lia klopodo disvolvi futbalan industrion kaj atenton al la ĉina futbala industrio de post lia enoficiĝo kiel prezidanto de Federacio Internacia de Futbala Asocio. Li emfazis, ke Ĉinio daŭre kaj pozitive subtenos laboron de Federacio Internacia de Futbala Asocio kaj volas fari kontribuon por antaŭenpuŝi disvolviĝon de monda futbala industrio. Kunlabora estonteco de Ĉinio kaj FIFA estas vasta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin