La 2,5-tuna Malmola Iksoradia Modula Teleskopo, nomata Sagaco, estis sendita en la orbiton de 550 kilometroj super la tero por helpi sciencistojn pli bone kompreni la evoluadon de nigraj truoj, kaj la fortajn magnetajn kampojn kaj la internojn de pulsaroj.
Per la teleskopo, sciencistoj ankaŭ studos kiel uzi pulsarojn por navigado de kosmoŝipo, kaj serĉi gamaradiajn eksplodojn respondajn al gravitaj ondoj.
Kiel la rezulto de la saĝo kaj klopodoj de kelkaj generacioj de ĉinaj sciencistoj, Sagaceco antaŭenpuŝos la disvolvadon de kosma astronomio kaj plibonigos la kosman iksoradian sond-teknikon en Ĉinio.