Plej alta leĝdona organo de Ĉinio okazigos novan sesion

(GMT+08:00) 2017-06-16 14:38:23     Redaktoro:Yu

La plej alta leĝdona organo de Ĉinio okazigos sian dumonatan sesion de la 22a ĝis la 27a de junio, laŭ deklaro publikigita ĵaŭde post kunveno de prezidantoj.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Kostanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la kunvenon.

Laŭ la ĵaŭda kunveno, leĝdonantoj en la venonta sesio ekzamenos la projekton de leĝo pri nacia spionado, reviziitan projekton de la Leĝo pri Preventado kaj Regado de Akvopoluo, kaj reviziitan projekton de la Leĝo pri Kreskigo de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj.

Leĝdonantoj diskutos pri leĝprojektoj, inkluzive de reviziitaj projektoj de leĝoj pri nacia himno, preventado kaj regado de grundpoluo, kaj publikaj bibliotekoj, kaj amendita projekto de la leĝoj pri administra proceduro, civila proceduro kaj aliaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin