Baldaŭ okazos strategia dialogo de la ĉina kaj sudkorea diplomatiaj sekcioj

(GMT+08:00) 2017-06-19 18:33:19     Redaktoro:Xiong

La 19an de junio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, informis en Pekino, ke la ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, Zhang Yesui, kaj la sudkorea unua vicministro pri eksterlandaj aferoj, Lim Sung-nam, okazigos al si la okan strategian dialogon de la plej alta grado inter la ĉina kaj sudkorea diplomatiaj sekcioj la 20an de junio en Pekino. Por la dialogo Geng Shuang esprimis sian opinion en tiutaga gazetara konferenco:

"Nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio restas en grava momento, kaj pro tio la du partioj, profite de tiu ĉi strategia dialogo, interŝanĝos opiniojn pri la dulandaj rilatoj, la situacio de la Korea duoninsulo, kaj pri aliaj problemoj kune prizorgataj. Ĉinio esperas, ke tiu ĉi dialogo povos plifortigi duflankan interŝanĝon, pliigi interfidon kaj plibonigi duflankaj rilatojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin