Partio estrata de Macron gajnis grandan plimulton en franca parlamenta elekto

(GMT+08:00) 2017-06-19 13:55:59     Redaktoro:Yu

La Partio de Marŝanta Respubliko estrata de franca prezidento Emmanuel Macron dimanĉe gajnis grandan plimulton en la fina balotado de la Nacia Asembleo, la malsupra ĉambro de parlamento, kio ebenigis la vojon al la franca plej juna ŝtatestro por regi la politikan potencon en la kvin-jara oficperiodo.

Laŭ la rezulto de nekompleta kalkulado, publikigita de la Ministerio de Internaj Aferoj, la koalicio de la Partio de Marŝanta Respubliko kaj la centrula partio Demokratia Movado gajnis 294 sidlokojn de la malsupra ĉambro, pli multe ol la nombro de 289, bezonata por esti majoritato.

Laŭ prognozo de kelkaj opinisondaj institucioj, la koalicio espereble gajnos ĉirkaŭ 355 sidlokojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin