La usona mararmeo konfirmis lunde, ke mortis ĉiuj sep mararmeanoj malaperintaj post kolizio inter la misil-ekipita destrojero USS Fitzgerald kaj filipina kontinerŝipo en sabato.
La mararmeo diris dimanĉe en deklaro, ke savantoj jam eniris spacojn en la ŝipo, kiu estis difektita dum la kolizio, kaj trovis la kadavrojn de kelkaj malaperintaj mararmeanoj, kvankam ĝi ne precizigis la nombron.
La mararmeo deziris identigi la kadavrojn por ke la familianoj sciu pri la morto de ili antaŭ formala anonco.