Okazis la 3a Forumo de Ministroj pri Sano el Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj en Hungario

(GMT+08:00) 2017-06-20 10:52:10     Redaktoro:祃璟琳

Lunde en Budapeŝto okazis la 3a Forumo de Ministroj pri Sano el Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj ŝia hungara paralelulo Zsolt Semjen ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladojn.

Liu diris, ke la mekanismo de kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj en Mez- kaj Orient-Eŭropo akiris riĉajn atingojn de post sia establo antaŭ kvin jaroj. Ĉinio akcelas la konstruon de la plano Sana Ĉinio. Mez- kaj orient-eŭropaj landoj estas ligilo de kunlaboro kaj interŝanĝoj inter Azio kaj Eŭropo, kaj profundigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj landoj en Mez- kaj Orient-Eŭropo en sano ne nur helpas la traktadon de tutmonda prisana defio, sed ankaŭ forte akcelos kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj konstruon de "sana silkvojo".

Post la inaŭguro, Liu kaj Semjen ĉeestis la malfermon de la reto de kunlaboro pri publika sano, reto de politika studado pri sano, reto pri kunlaboro de medicinaj talentuloj kaj oficiala retejo de hospitala alianco de la mekanismo 16+1 kaj ceremonion de subskribo de kelkaj kunlaboraj interkonsentoj pri sano, kaj vizitis la ekspozicion de atingoj de prisana kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj en Mez- kaj Orient-Eŭropo.

En la forumo kun la temo "plibonigi popolan sanon" estis publikigita Deklaracio de Budapeŝto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin