Eduki junan generacion per ĝusta historikoncepto

(GMT+08:00) 2017-06-22 18:58:42     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 22a de junio la proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris, ke la Diaoyu-insulo kaj ĝiaj akcesoraj insuloj ekde la antikveco estas la propra teritorio de Ĉinio, kaj ke Ĉinio urĝas Japanion serioze alvizaĝi la historion kaj la realon kaj eduki la junan generacion per ĝusta historikoncepto.

Estas raporto, ke la japana registaro publikigis la prospekton pri la gvidprogramo de lernado en la elementaj lernejoj kaj la mezlernejoj, postulante, ke tiuj lernejoj instruu en siaj sociaj kursoj, ke la Diaoyu-insularo estas "propra teritorio" de Japanio, kaj pri ĝi ne ekzistas disputo. Responde al la koncerna demando de raportisto Geng Shuang diris:

"La decido kaj la volo de Ĉinio, defendi la teritorion kaj la suverenecon, neniel ŝanceleblos. Kion ajn diras Japanio, kion ajn ĝi faras, kaj tio tamen ne ŝanĝos la fakton, ke la Diaoyu-insularo apartenas al Ĉinio. Ni solene urĝas Japanion serioze rigardi la historion kaj la realon, ĉesigi provokadon, eduki la junan generacion per ĝusta historikoncepto, kaj eviti donon de nova ĝeno al la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin