Problemo pri la Korea duoninsulo restas en ŝlosila stadio

(GMT+08:00) 2017-06-23 20:04:03     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 23a de junio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la problemo pri la Korea duoninsulo nun restas en ŝlosila stadio, kaj la internacia komunumo nepre kaptu ĉian eblan ŝancon, penante kiel eble plej baldaŭ reveni al la ĝusta vojo konsiliĝe solvi la problemon.

Estas la raporto ke, kiam la nordkorea ambasadoro en Barato estis intervjuata de barata raportisto, li diris ke, se la postuloj de Nord-Koreio estos kontentigitaj, Nord-Koreio povos fari intertrakton pri provizora ĉesigo de nukle-misila eksperimento. Dum proparolisto de la usona Ŝtata Departemento asertis, ke Nord-Koreio tre bone scias – por havi aferon kun Usono – kion ĝi devas fari, tio estas, ke temas pri sennukleigo.

Geng Shuang diris, ke al Ĉinio estas bonvenaj ĉiuj ideoj kaj konsiloj, kiuj utilus mildigi la streĉon kaj la antagonismon, povus pliigi interkomunikadon kaj interfidon kaj radikale solvi la nuklean problemon en la Korea duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin