Ĉefo de UN kondamnis teroristajn atakojn en Pakistano

(GMT+08:00) 2017-06-24 12:20:26     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres vendrede kondamnis la terorismajn atakojn en Pakistano, postulante alporti krimintojn al justeco.

Vendrede posttagmeze laŭ loka tempo, ĉenaj eksplodoj trafis bazaron en Parachinar, la ĉefurbo de la pakistana nordokcidenta triba regiono Kurram, mortigante almenaŭ 18 homojn kaj vundante pli ol 100 aliajn.

Pli frue en tiu tago, veturilo ŝarĝita per eksplodaĵo koliziis kontraŭ kontrolejo proksima al policestra oficejo en la pakistana sudokcidenta urbo Quetta, kaj laŭdire 12 homoj estis mortigitaj kaj 12 aliaj vunditaj.

Deklaro publikigita de la ĝenerala sekretario diris, ke Guterres esprimas siajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj kaj deziras al la vunditoj rapidan resaniĝon. La deklaro aldonis, ke li esprimas ankaŭ sian solidarecon kun la popolo kaj registaro de Pakistano kaj iliaj klopodoj por batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin