Kataro malkonsentas pri postuloj de landoj rompintaj rilatojn kun ĝi

(GMT+08:00) 2017-06-24 13:14:54     Redaktoro:Yu

La katara novaĵ-agentejo raportis sabate, ke Sheikh Saif Bin Ahmed Al Thani, direktoro de la komunika oficejo de la katara registaro, publikigis deklaron, dirante, ke la 13 postuloj prezentitaj de la landoj, kiuj rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun Kataro, por solvi la krizon, limigas la suverenecon de Kataro, kaj nun la katara registaro zorge studas la postulojn por respondi ilin.

Saif diris en deklaro, ke la postuloj publikigitaj de amaskomunikiloj refoje pruvis la aserton de Kataro, ke tiuj landoj efektivigas embargon kontraŭ Kataro ne por bati terorismon, sed por limigi la suverenecon de Kataro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin