Inaŭguriĝis 6a Monda Forumo pri Paco en Pekino

(GMT+08:00) 2017-06-24 13:42:57     Redaktoro:Yu

La 6a Monda Forumo pri Paco inaŭguriĝis sabate en la Univesitato Tsinghua en Pekino, kun la temo Komuna Klopodo, Respondeco kaj Reformo. Eigen Imibakhi, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, faris aproladon en la inaŭguro. Ĝin ĉeestis prezidanto de la forumo Tang Jiaxuan kaj ĉirkaŭ 450 gastoj.

Eigen diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto Xi Jinping prezentis novan ideon, novan koncepton kaj novan rekomendon pri novtipaj internaciaj rilatoj kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno, kaj tio vekis varman eĥon de la internacia komunumo. Li diris, ke la mondo estas en la periodo de granda ŝanĝo kaj granda reĝustigo. Ĉinio ĉiam estas firma forto defendanta la pacon kaj disvolvadon de la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio renkomendas certigi la sekurecon per disvolvado, serĉi sekurecon per kunlaboro, firmigi la cekurecon per dialogo kaj plialtigi sekurecon per kulturo, kune klopodi por trakti internacian sekurecan defion kaj akceli la konstruon de la komunumo de komuna estonteco, en kiu ĉiuj helpas unu alian kaj dividas ĝojon kaj malĝojon, por konstrui la novan mondon longedaŭre pacan kaj ĝenerale sekuran.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin