La informoj de 118 malaperintaj personoj jam estas poseditaj

(GMT+08:00) 2017-06-25 15:01:18     Redaktoro:Xiong

Je la 23a horo en la 24a de junio la katastrofregiona surloka komandejo de Mao-gubernio okazigis gazetaran konferencon, kaj Xu Zhiwen, membro de la partia komitato de la tibeta kaj Qiang-etna subprovinco Aba kaj vicestro de la subprovinco, komunikis al amaskomunikiloj, ke la loko, kie okazis grandega terlavango, situas en pejzaĝa sfero; kaj ke oni informiĝis, ke, antaŭ ol venis la terlavango, 142 turistoj turismis ĝuste en tiu ĉi regiono, kaj nun oni jam kontaktiĝis kun ĉiuj tiuj turistoj kaj konstatis, ke ili ĉiuj jam evakuiis la tiun ĉi regionon.

Kaj cetere, oni jam posedis la informojn de ĉiuj 118 malaperintaj personoj, kaj tiuj informoj estos kiel eble plej baldaŭ publikigitaj en la portala retejo de la registaro de la tibeta kaj Qiang-etna subprovinco Aba. Kaj la registaro Aba malfermis 24horan deĵor-telefonon: 083-77428325, por informa servado al la publiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin