Venis nova nomo Fuxing al motorvagonaro

(GMT+08:00) 2017-06-25 17:15:33     Redaktoro:Xiong

La motorvagonaro fabrikita laŭ la ĉina normo, dezajnita de la Ĉina Fervoja Korporacio, kun la intelekta proprieto en plena meminiciatado kaj kun la nivelo monde supera, en la 25a de junio ekhavigis al si kriantan nomon: Fuxing (reprosperiĝo).

Antaŭtagmeze de la 25a de junio, en la nomo de la partia grupo de la Ĉina Fervoja Korporacio Lu Dongfu, sekretario de la partia grupo de la Korporacio, proklamis la decidon de la nomado en Pekino.

Lu Dongfu diris, ke nomi la motorvagonaron de la ĉina normo kiel Fuxing montras la belan deziron de la ĉina fervojo servi al ekonomia kaj socia disvolviĝado kaj krei por la popola vivo novajn tempon kaj spacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin