Turkio malakceptas arabajn postulojn pri fermo de milita bazo en Kataro

(GMT+08:00) 2017-06-26 14:26:40     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan dimanĉe kondamnis la postulojn, prezentitajn de kvar arabaj landoj por kvietigi la diplomatian krizon kun Kataro, malakceptante ilian peton pri fermo de milita bazo en Kataro.

La ŝtata novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke Erdogan diris en Istanbulo, ke Turkio opinias, ke tiuj postuloj malobservas la internacian juron.

Laŭ la 13-punktaj postuloj lastatempe proponitaj de Saud-Arabio, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno, Kataro estas petita redukti siajn rilatojn kun Irano, haltigi financan helpon al tiuj enlistigitaj kiel teroristoj, kaj tuj haltigi la konstruon de turka militbazo kaj ajnan militan kunlaboron kun Turkio sur sia tero.

Erdogan demandis, "Ĉu ni devas ricevi permeson, kiam ni faras interkonsenton pri defenda kunlaboro kun iu lando? Ni ne volas ofendi iun, sed Turkio ne estas tia ordinara lando."

Turkio sendis 23 soldatojn kaj kvin tankojn al sia militbazo en Kataro en la lasta semajno. Tio estis rigardata kiel signo de subteno al la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin