Xi: "unu lando, du sistemoj" estas plej bona aranĝo por Honkongo

(GMT+08:00) 2017-06-26 20:40:19     Redaktoro:Yu

Parolante pri la progreso akirita de Honkongo post la reveno al la patrujo en 1997, Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke la politiko "unu lando, du sistemoj" estas la plej bona institucia aranĝo por konservi longtempajn prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn, kiam li vizitis ekspozicion de la atingoj akiritaj de Honkongo dum la pasintaj 20 jaroj en la Nacia Muzeo en Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin