Pasaĝerŝipo "Impona Princo" atingis cellokon

(GMT+08:00) 2017-06-27 11:13:33     Redaktoro:Selena

En la 21a de majo, la pasaĝerŝipo "Impona Princo" komencis sian navigadon de la itala urbo Romo. Dum 37 tagoj, ĝi preterpasis 12 landojn laŭ la itinero de surmara silkvojo, tiuj landoj estsa Italio, Grekio, Egiptio, Jordanio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Hindio, Srilankao, Malajzio, Singapuro, Tajlando, Vjetnamio kaj Ĉinio. Fine la ŝipo atingis la cellokon---la ĉinan urbon Xiamen en la 26a de junio. La navigado, organizita de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Aliaj Landoj, celas rakonti la ĉinan historion per kulturaj aktivecoj, ekz. per muziko, danco, teo kaj tiel plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin