Ĉina ĉefministro vokas konstrui justan kaj malferman mondan ekonomion

(GMT+08:00) 2017-06-27 14:03:28     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde vokis ĉiujn landojn fari komunajn klopodojn en la konstruado de pli justa kaj malferma ekonomia sistemo de la mondo.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun Klaus Schwab, la fondinto kaj administra prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, en la ĉina nordorienta havenurbo Dalian antaŭ la Somera Davos-Forumo.

Ĉi-jara forumo, kiu okazos de mardo al ĵaŭdo, havas la temon Realigi Inkluzivan Kreskon en la Kvara Industria Revolucio. Li ĉeestos la malferman ceremonion marde. Li alte taksis la kunlaboron inter la Monda Ekonomia Forumo kaj Ĉinio, dirante, ke la temo de la jarkunveno havas praktikan signifon.

Li diris, ke kun fokuso sur la proviz-flanka struktura reformo, Ĉinio uzas la novan industrian kaj teknologian revolucion por antaŭenpuŝi ekonomian reformon. La registaro klopodas stimuli la merkaton per redukto de komplikaj kaj superfluaj formalaĵoj, plibonigi superrigardon kaj servojn kaj instigi al novigado kaj entreprenado. Li aldonis, ke Ĉinio nutras novajn movfortojn de la kresko por anstataŭi la malnovajn, akcelas la kreadon de laborŝancoj kaj ĝisdatigas siajn industriojn, por krei novan motoron de la ekonomia disvolvado.

Schwab aprecis la supre menciitajn politikojn, dirante, ke la Monda Ekonomia Forumo estas preta por plifortigi sian partnerecon kun Ĉinio. Li diris, ke la Monda Ekonomia Forumo volas labori kun Ĉinio por sendi pozitivan signalon de stabileco, disvolviĝo kaj kunlaboro kaj kontribui al forta, daŭrigebla kaj ekvilibra monda ekonomio.

Establita en 2007, la jara kunveno fariĝis la plej grava renkontiĝo pri sciencteknika novigado. Ĝi servas kiel platformo de gvidantoj por profundigi ilian komprenon pri la Kvara Industria Revolucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin