Evoluantaj landoj laŭdas rezolucion prezentitan de Ĉinio pri homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2017-06-27 14:09:16     Redaktoro:Yu

La 22an de junio la Homrajta Konsilio de la UN adoptis la rezolucion "Kontribuo de Disvolviĝo al Ĝuado de Ĉiuj Homaj Rajtoj". Multaj evoluantaj landoj aprecas kaj subtenas la rezolucion prezentitan de Ĉinio.

Ili opiniis, ke la rezolucio reflektas la apelacion de evoluantaj landoj, fortigas la unuecon kaj kunlaboro inter ili, plialtigas iliajn rajtojn pri parolado kaj difino de tagordo en la internacia scenejo de homaj rtajtoj kaj forte inspiras tiujn landojn.

Jorge Balero, konstanta reprezentanto de Venezuelo al la oficejo de la UN en Ĝenevo, diris, ke la rezolucio difinas evidentan konstribuon de disvolvado al ĉiuj homaj rajtoj, kaj ĝiaj enhvavoj konformas al rilataj principoj de la Ĉarto de la UN. Balero aldonis, ke Venezuelo volas labori kun Ĉinio por subteni kaj sekvi la alvokon de la rezolucio kaj senĉese klopodos por atingi la celojn de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj akceli ampleksan disvolvadon de homaj rajtoj sur tiu ĉi bazo. En la nomo de la membroj de Ne-Alianca Movado, Balero reasertis, ke se la rajto pri disvolvado ne povas esti realigita, paroloj pri aliaj bazaj rajtoj estas sensencaj. La Homrajta Konsilio de la UN devas efektive plenumi siajn promesojn kaj doni la gravecon al la rajto pri disvolvado same kiel al aliaj homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin