Ĉina ĉefministro laŭdas progreson en amasaj entreprenado kaj novigado

(GMT+08:00) 2017-06-27 16:50:15     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio atingis pli bonajn rezultojn ol la atenditajn en siaj klopodoj por antaŭenigi amasan entreprenadon kaj amasan novigadon.

Li diris tion en parolado en la malferma ceremonio de la Jara Kunveno de la Novaj Ĉampionoj de 2017, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, okazigita en la ĉina nordorienta havenurbo Dalian. Li aldonis, ke la nombro de merkataj entoj en Ĉinio kreskis per ĉiutaga averaĝo de 40 mil en la lastaj tri jaroj. Dum tiu periodo, averaĝe 14 mil entreprenoj estis registritaj ĉiutage, kun proksimume 70% de ili aktivaj en komerco, kaj tiu ĉi nombro kreskis ĝis 18 mil en majo de la kuranta jaro. Li priskribis amasan entreprenemon kaj amasan novigadon kiel efikan manieron por realigi inkluzivan kreskon, dirante, ke la procezo engaĝas kaj profitigas la popolon vaste.

La ĉefministro diris, ke la rapida kresko de novaj industrioj kaj novaj modeloj de negoco kontribuis al ĉirkaŭ 70% de novaj laborpostenoj kreitaj en la tutlandaj urboj en la pasinta jaro. Li diris, ke inkluziva kaj prudenta reguligo de la registaro akcelis rapidan disvolviĝon de novaj industrioj kaj komercaj modeloj inkluzive de elektronika komerco, pagado per porteblaj komunikiloj kaj servo de lueblaj bicikloj.

Li diris, ke samtempe, amasaj entreprenado kaj novigado ankaŭ helpis transformi la tradiciajn sektorojn de la lando kaj akceli la modernigon de la ekonomio.

Ĉi-jare la Somera Davos-Forumo fokusiĝas pri kiel teknologia kaj politika novigoj povas akceli pli inkluzivan manieron de ekonomia kresko, kiu prioritatigas gravan kreadon de laborpostenoj kaj daŭripovan disvolvadon. Ĉirkaŭ 1 500 politikistoj, oficialuloj, entreprenistoj, kleruloj kaj amaskomunikilaj reprezentantoj el pli ol 90 landoj kaj regionoj diskutos pri inkluziva kresko kaj la nova industria revolucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin