Ĉinaj leĝfaristoj revizias raportojn pri kontkontrolo kaj fina kalkulo

(GMT+08:00) 2017-06-28 13:41:06     Redaktoro:Yu

Ĉinaj leĝfaristoj lunde diskutis la raporton de la Ŝtata Konsilio pri fina kalkulo de 2016 kaj la raporton pri kontkontrolo de la buĝeto de 2016, fiskaj enspezoj kaj elspezoj de la centra registaro.

Du Liming, membro de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris en grupa diskuto dum la dumonata kunveno de la komitato, ke frontante al komplikaj kaj akraj ekonomiaj situacioj enlande kaj eksterlande, estis nefacile por glate antaŭenpuŝi fiskan reformon kaj atingi finan kalkulon relative bonan.

La raporto pri fina kalkulo, publikigita vendrede de Zhang Shaochun, vicministro pri financo, montris, ke la risko de registara ŝuldo estas ĝenerale regebla kaj aŭtoritatoj fortigis la administradon de la ŝuldo de lokaj registaroj.

Du sugestis, ke la lando plibonigi fiskan administradon por reguligi rilatojn de profit-kontribuo inter la centra kaj lokaj registaroj, kaj ankaŭ inter diversaj lokaj registaroj.

Komentante la raporton pri kontkontrolo, Du diris, ke la kontrolado akiris pozitivajn rezultojn en fiska kaj financa administrado. Tamen, nacia kontrolado ankoraŭ povas trovi problemojn, inkluzive de kelkaj malnovaj problemoj, kiuj ne estis elradikigitaj. Du sugestis, ke kontrolistoj sekvu korektadon de problemoj trovitaj en kontrolado kaj inspektado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin