Xi promesis kontinuan subtenon al Hongkongo

(GMT+08:00) 2017-07-01 11:13:37     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede ĉeestis bonvenigan bankedon de Hongkonga Speciala Administracia Regiono kaj faris gravan parolon.

Xi diris, ke "unu lando, du sistemoj" estas pionira iniciativo de Ĉinio, kiu aludas, ke ĝia praktiko sin karakterizas kiel socialismo en la landinterno kaj kapitalismo en certa regiono, kaj tio estas senprecedenca en la homa historio. Tio estas esploro kaj trarompo fare de antaŭuloj per eksterordinara kuraĝeco, kaj ni postuloj devas praktiki kaj disvolvi ĝin per firma volo.

Xi montris, ke Hongkongo enhavas multajn farovrajn kondiĉojn kaj  unikajn avantaĝojn, ĝi ne nur estas gravaj internaciaj financa, transporta kaj komerca centroj, sed ankaŭ estas grava perilo inter la landinterno kaj la internacia merkato. Plej grave estas, ke Hongkongo ĝuas avantaĝon de la afero "unu lando, du sistemoj".

Xi akcentis, ke ni devas havi plenan konfidon pri Hongkongo kaj pri la lando, persisti en "unu lando, du sistemoj" kaj "administrado de Hongkongo fare de hongkonganoj", Hongkongo elvolvos siajn avantaĝojn kaj kreos novan gloron en la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin