Xi Jinping ĉeestis la solenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo

(GMT+08:00) 2017-07-01 16:30:12     Redaktoro:Xiong

La 1a de Julio, ĉi-jare, estas la 20a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo. Matene de la 1a, en honkonga ekspoziciejo okazis la soleno festanta la 20a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo kaj la enoficiĝa ceremonio de la kvina-mandata registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la solenon kaj faris gravan parolon. Li emfazis, ke la centra registaro agas en la spirito de la afero "unu lando, du sistemoj" kaj tenas tiujn du punktojn: unue, firme persisti en la aferon kaj ne ŝanĝi ĝin, due, plene kaj ĝuste certigi la plenumadon de la afero "unu lando, du sistemoj" ne fariĝi malsama ol la afero.

Je la 9a horo de la mateno, Lam Cheng Yuet-ngor ĵuris kiel ĉefadministranto de Hongkonga Speciala Administracia Regiono. Lam faris la ĵuron antaŭ ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu faris kontrolon super la enoficiĝa ceremonio.

Xi diris, ke "unu lando, du sistemoj" estas pionira iniciativo de Ĉinio kaj estas senprecedenca en la homa historio. Tio estas esploro kaj trarompo fare de antaŭuloj per eksterordinara kuraĝeco, kaj ni postuloj devas praktiki kaj disvolvi ĝin per firma volo. Xi elmetis kvar proponojn por pli bone plenumi la aferon "unu lando, du sistemoj", nome ĝuste teni la rilatojn inter "unu lando" kaj "du sistemoj"; ĉiam plenumi laŭ konstitucio kaj la baza leĝo; ĉiam zorgi pri disvolvado, kiu estas la ĉefa afero de ni; ĉiam protekti harmonian kaj stabilan cirkonstancon de nia socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin