Raketo Changzheng-5 Y2 restas enigata per karburaĵo

(GMT+08:00) 2017-07-02 18:06:20     Redaktoro:Xiong

De koncernaj establoj raportisto informiĝis, ke posttagmeze de la unua de julio la raketo Changzheng-5 Y2 komencis esti enigata per karburaĵo kaj, laŭplane, ĝi lanĉiĝos en la dua de julio.

La raketo Changzheng-5 Y2 estas la dua eksperimenta raketo el serio da la transportoraketoj Changzheng, kaj ĉi-foja flugtasko markos, ke la esplorado de la transportoraketoj Changzheng estis kronita de granda sukceso; kaj kiam ĝi flugos en la spacon, ĝi sendos la sateliton "Praktiko" n-ro 18 sur la difinitan orbitron.

Changzheng-5 ĝis nun estas raketo kun la plej granda transportokapablo en Ĉinio, ĝi reprezentas la plej altan nivelon de la ĉina teknologio pri transportoraketo. Ĝia unua sukcesa lanĉiĝo okazis la trian de novembro 2016 en la spacolanĉejo Wenchang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin