Murŝranko reflektas novan ŝanĝiĝon de nomada moro en Gannan

(GMT+08:00) 2017-07-03 16:09:20     Redaktoro:Pluveta

 

En la tibeta regiono de Gannan, preskaŭ ĉiuj tibetaj familioj havas murŝrankon, sur kiu troviĝas bovloj, tekruĉo, poto, manĝaĵoj, vino kaj tiel plu. Iuj familioj metis televidilon kaj foto de familio en kadro sur la murŝranko.

Kial estas tiaj murŝrankoj en la tibetaj familioj? Laŭdire antaŭe la tendo, kie loĝis tibetanoj, ne estis dividita al gastoĉambro, kuirejo kaj manĝĉambro. Tial tibetanoj ofte metis manĝilojn sur ŝranko.

Post kiam la tibetanoj komencis loĝi en setlejoj, ili ankoraŭ tenas la kutimon pri uzo de la murŝranko. Multe ŝanĝiĝis la vivo de tibetanoj, tamen ili ne perdis la tradician moron, en kiu oni emas ornami sian ordinaran vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin