Novaĵoj (Julio 03)

(GMT+08:00) 2017-07-03 16:15:54     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi ekiris por vizitoj al Rusio kaj Germanio kaj pintkunveno de G20; 48 horoj estis donitaj al Kataro por respondi al postuloj de bojkot-landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Pekino lunde matene por ŝtataj vizitoj al Rusio kaj Germanio kaj la 12a Pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo. Xi estis invitita de rusa prezidento Vladimir Putin kaj germanaj prezidento Frank-Walter Steinmeier kaj ĉefministro Angela Merkel.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump lunde havis telefonan konversacion, interŝanĝante opiniojn pri duflankaj rilatoj, la baldaŭa Pintkunveno de la Grupo 20 kaj la demando de la Korea Duoninsulo.

Dum la konversacio, Xi emfazis, ke gravaj rezultoj estis atingitaj en duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono de post la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj en Mar-Lago en Florido. Li diris, ke samtempe, la ĉina-usonaj rilatoj ankaŭ estis influitaj de iuj negativaj faktoroj, kaj la ĉina flanko jam esprimis sian starpunkton al Usono.

La du ŝtatestroj diskutis ankaŭ pri la paco kaj stabileco de la Korea Duoninsulo.

Ĉinio diris dimanĉe, ke la eniro de usona misil-ekipita destrojero en la ĉinan teritorian maron de la insularo Xisha estis serioza politika kaj milita provoko.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en deklaro publikigita dimanĉe nokte, ke Ĉinio sendis militŝipojn kaj ĉasaviadilojn por averti la usonan ŝipon.

Pli frue en tiu tago, la misil-ekipita destrojero USS Stethem eniris la ĉinan teritorian maron de la insularo Xisha.

Lu diris, ke la insularo Xisha estas esence propra parto de la ĉina teritorio, kaj laŭ la leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri la Teritoria Maro kaj la Apuda Zono, la ĉina registaro promulgis la bazlinion de la teritoria maro de la insularo Xisha en 1996. Lu aldonis, ke la rilata ĉina leĝo havas eksplicitajn kondiĉojn pri eniro de fremdlandaj militŝipoj en la teritorian maron de Ĉinio.

Dimanĉe vespere, la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj publikigis sian ĝeneralan strategion por la venontaj kvin jaroj. Ĝi fokusiĝos al daŭripova disvolvado, kaj du trionoj da ĝiaj projektoj de kredito estos uzataj por infrastruktura konstruado de daŭripova disvolvado.

Laŭ la strategio, la banko sin dediĉos ĉefe al pura energio, irigacio kaj pura akvo. Infrastruktura konstruado de daŭripova disvolvado estas ege grava por Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio, Sud-Afriko kaj aliaj novaj ekonomioj. La infrastruktura konstruado povas akceli ekonomian kreskon, kaj kreos laborŝancojn, kaj la inkluziva kresko helpos altigi ekvilibron de la ekonomio.

Saud-Arabio, Egiptio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno, kvar arabaj landoj, kiuj akuzis Kataron pri subteno al terorismo, lunde konsentis la proponon faritan de Kuvajto pri malfruigo de la limdato por la respondo de Kataro al iliaj postuloj je 48 horoj.

La kvar landoj diris en komuna deklaro, ke laŭ la peto de kuvajta emiro Sabah Al-Ahmed Al-Jaber Al-Sabah, ili konsentis doni al Kataro 48-horan longigon por reapondi al iliaj demandoj post la peto de Kuvajto, kiu agas kiel mediacianto inter la landoj de la golfo.

Dimanĉe en Amsterdamo, Nederlando, okazis la Ĉina-Eŭropa Homrajta Simpozio de 2017, kunokazigita de Sudokcidenta Universitato de Politikaj Sciencoj Kaj Leĝo, Nederlanda Transkultura Esplora Centro pri Homrajtoj, sub la aŭspicioj de la Ĉina Societo pri Homaj Rajtoj kaj Universitato VU de Amsterdamo. Pli ol 50 specialistoj kaj erudiciuloj pri homaj rajtoj el Ĉinio kaj Eŭropo diskutis kaj interŝanĝis opiniojn pri garantio de handikapulaj homrajtoj.

Vicdirektoro de Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Cui Yuying diris en la inaŭguro, ke Ĉinio estas ne nur iniciatinto de konstruado de la komunumo de komuna futuro de la homaro, sed ankaŭ akcelanto kaj praktikanto de tiu ĉi koncepto. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro alte atentas respekton kaj protekton de homaj rajtoj, firme iras sur la disvolva vojo konforma al la ŝtata stato kaj ĉiam metas la rajtojn de la popolo sur la unuan lokon, senĉese akcelas kaj protektas homajn rajtojn.

De la 2a ĝis la 12a de julio en la pola urbo Krakovo okazas la 41a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato. Dimanĉe vespere en imperiestra kastelo Wawel okazis la inaŭgura ceremonio, kiun ĉeestis pola prezidento Andrzej Duda kaj ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova.

En la inaŭguro Duda diris, ke por Pollando kaj li mem, la sesio havas specialan signifon, ĉar estas la unua fojo, ke la sesio de la Monda Heredaĵa Komitato okazas en Pollando.

Bokova diris en sia parolado, ke ŝi esperas fortigi protekton kaj ekvilibran disvolvadon de heredaĵoj, defendi mondan pacon per dialogo kaj kompreno kaj krei belan futuron.

Ĉijare reprezentantoj el pli ol 170 landoj kaj regionoj, kiuj aliĝis al la Konvencio pri Protekto de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj, ĉeestas la sesion kiel observantoj.

Ĉi-foje 34 heredaĵoj, inkluzive de 7 naturaj heredaĵoj, 26 kulturaj heredaĵoj kaj unu natura kaj kultura heredaĵo, estis proponitaj kiel kandidatoj al mondaj heredaĵoj. Hoh Xi kaj Gulangyu el Qinghai-provinco kaj Fujian-provinco de Ĉinio estis proponitaj kiel kandidatoj al natura kaj kultura heredaĵoj respektive.

La siria Nacia Televido raportis dimanĉe, ke 20 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 30 aliaj vunditaj en la eksplodo de bombaŭto tiutage en la ĉefurbo Damasko.

Anonima oficialulo el la sekureca departemento de Sirio diris, ke du ekstremistoj stiris aŭtojn en la placon Tahric en la orienta parto de Damasko kaj eksplodigis ilin, kiam sekurecaj personoj malhelpis ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin