Siria armeo deklaris 4-tagan militpaŭzon en suda Sirio

(GMT+08:00) 2017-07-04 13:44:13     Redaktoro:Yu

La siria armeo lunde deklaris efektivigon de 4-taga militpaŭzo en suda sirio ekde la 12a horo dimanĉe tagmeze.

La siria armeo diris en deklaro, ke la militpaŭzo, kiu ampleksas la sudajn provincojn Daraa, Qunaitera kaj Sweida, celas subteni la pacan procezon kaj nacian repacigon. La deklaro akcentis, ke la siria armeo donos konvenan respondon al agoj, kiuj rompas la militpaŭzon.

Tio estis la refoja unuflanka deklaro de la siria armeo pri militpaŭzo post la anonco de 48-hora militpaŭzo en la provinco Daraa.

La kvina astana intertraktado pri la siria problemo okazos de mardo ĝis merkredo. Iuj observantoj opiniis, ke la siria armeo deklaris militpaŭzon por mildigi la streĉecon. Lastatempe la armitaj opoziciuloj atakis la registaran armeon en la provinco Qunaitera kaj okazis konflikto inter la du flankoj.

La lasta astana intertraktado okazis en la 3a kaj 4a de majo, kaj reprezentantoj de Rusio, Turkio kaj Irano subskribis la memorandon pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio por haltigi konflikton, bonigi la humanitaran situacion kaj krei kondiĉojn por politika kompromiso pri la siria problemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin