NAO: 19 landoj restas en longtempa krizo

(GMT+08:00) 2017-07-04 14:31:41     Redaktoro:Yu

José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo (NAO) de la Unuiĝintaj Nacioj, diris lunde en konferenco de la organizo en Romo, ke la nombro de malsatuloj senĉese kreskis ekde 2015 en la tuta mondo, kaj tiel renversiĝis la progreso akirita en multaj jaroj. La organizo determinis, ke 19 landoj restas en longtempa krizo.

Graziano diris, ke proksimume 60% da malsatuloj vivas en landoj influataj de konflikto kaj klimatŝanĝiĝo. La organizo determinis, ke 19 landoj restas en longtempa krizo, kaj samtempe ili alfrontas influon de sekeco, inundo kaj ekstrema vetero.

Raporto de la organizo diris, ke nordorienta Niĝerio, Somalio, Sud-Sudano kaj Jemeno alfrontas grandan riskon de malsatego, kaj 20 milionoj da homoj estas grave influataj. Estas detruitaj la vivrimedoj de tiuj homoj, plejparte kamparanoj, kaj multaj devigite transloĝiĝis al aliaj lokoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin