MOS rekonis Ĉinion pro ties 65-jara patriota higiena movado

(GMT+08:00) 2017-07-05 20:32:31     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 5a de julio la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) donis al la ĉina registaro "premion de escepta modelo en administrado de socia sano", por memorigi la 65-datrevenon de la patriota higiena movado en Ĉinio kaj rekoni Ĉinion pro ties brilaj atingoj en la patriota higiena movado.

En la premiodona ceremonio Shin Young-soo, direktoro de la regiono de Okcidenta Pacifko, diris, ke la Monda Organizaĵo pri Sano alte aprezas la antaŭvidon kaj sagacecon de Ĉinio, ĉar ĝi jam tre frue enfandis sanon en ĉiujn politikojn, kaj Ĉinio, por la sano de la ĉina popolo, faris grandegan kontribuon, kaj liveris modelon prunteblan por solvi plej urĝa problemon de publika sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin