Ĉina kaj germana gvidantoj promesis altigi duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2017-07-06 12:58:29     Redaktoro:Yu

Merkrede en Berlino, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj germana ĉefministro Angela Merkel konsentis levi ĉina-germanajn rilatojn al nova kaj pli alta nivelo.

Dum sia intertraktado, la du gvidantoj konsentis ankaŭ redakti novan planon, starigi novajn celojn kaj mapi novajn vojojn por la estonteca disvolvado de ĉina-germana ampleksa strategia partnereco kaj ankaŭ por profundigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi pragmatan kunlaboron, akceli kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi pli proksiman multflankan kunordigon.

Xi aklamis la disvolviĝon de la ĉina-germanaj rilatoj de post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 45 jaroj kiel sukcesan rakonton, kiu donis realajn profitojn al la du popoloj. Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de ĉina-germanaj diplomatiaj rilatoj, kaj Ĉinio volas labori kun Germanio por firmigi reciprokan konfidon, pliigi konsentojn, plibonigi duflankan kunlaboron kaj interligitecon kaj tiel certigi senĉesan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Ĉinio estas la dua monda ekonomio, kaj Germanio estas la kvara. Ili estas ankaŭ du stabiligaj fortoj kun grava influo en Azio kaj Eŭropo, kaj pli forta ĉina-germana ampleksa strategia partnereco konformas al fundamentaj interesoj de ambaŭ flankoj, helpas akceli disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj aldonas al la mondo stabilajn kaj antaŭvideblajn faktorojn.

Merkel diris, ke ŝi legis la artikolon de Xi, publikigitan en la germana gazeto Die Welt, kaj konsentas, ke kunlaboro de Germanio kun Ĉinio en politiko, ekonomio, kaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj kaj havas eĉ pli grandan potencialon. Ŝi diris, ke la germana registaro rezolute sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj pretas labori kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron pri ekonomio kaj komerco kaj interligo sub la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj akceli interŝanĝojn en edukado, kulturo, futbalo kaj inter la junuloj de la du landoj kaj inter iliaj ĝemelaj urboj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin