Kvar arabaj landoj nekontentaj pri respondo de Kataro

(GMT+08:00) 2017-07-06 10:53:20     Redaktoro:祃璟琳
 Merkrede en Kairo ministroj pri eksterlandaj aferoj de Egiptio, Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno publikigis komunan deklaron, dirante, ke ili ne kontentas pri la respondo de Kataro al la 13 postuloj prezentitaj de ili.

Sameh Shoukry, egipta ministro pri eksterlandaj aferoj, laŭtlegis la deklaron en la komuna gazetara konferenco post ilia renkontiĝo. La deklaro diras, ke la respondo de Kataro estas negativa sen esenca enhavo kaj ne povas kontentigi la kvar landojn.

Adel al-Jubeir, ministro pri eksterlandaj aferoj de Saud-Arabio, diris, ke la kvar landoj respondos al Kataro en taŭga tempo, kaj daŭros la efektivigo de sankcioj kontraŭ Kataro.

Laŭ raporto de egipta oficiala novaĵ-agentejo, merkrede usona prezidento Donald Trump telefone parolis kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi kaj diris, ke ĉiuj partioj koncernaj al la rompo de diplomatiaj rilatoj kun Kataro devas solvi la problemon per konstruema interkonsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin