Franca Nacia Asembleo aprobis longigon de krizostaton

(GMT+08:00) 2017-07-07 13:52:57     Redaktoro:Yu

La Nacia Asembleo de Francio, la malsupra ĉambro de la parlamento ĵaŭde aprobis la longigon de la krizostato ĝis la 1a de novembro de 2017.

Estas la sesa longigo de la krizostato de post la terorismaj atakoj en Parizo en novembro de 2015.

Franca ministro pri internaj aferoj Gerard Collomb diris dum intervjuo kun francaj amaskomunikiloj, ke faktoj pruvis, ke daŭrigo de la krizostato estas racia kaj efika por la batalo kontraŭ terorismo. Li aldonis, ke en la krizostato, Francio malsukcesigis sep komplotojn de terorisma atako, inkluzive de atako, kiu eble kaŭzus gravajn perdojn.

Iuj analizistoj rimarkigis, ke tio eble estas la lasta longigo de la krizostato en Francio. Frote al la severa situacio de la batalo kontraŭ terorismo, la franca registaro intencas normaligi iujn kontraŭterorismajn rimedojn de la nacia krizostato por starigi efikan kontraŭterorisman mekanismon por la krizostato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin