Ĉefoj de tri internaciaj organizoj vokis membrojn de G20 akceli komercan integriĝon

(GMT+08:00) 2017-07-07 13:55:26     Redaktoro:Yu

Estroj de la Internacia Mona Fonduso, la Monda Banko kaj la Monda Organizo pri Komerco vokis la gvidantojn de la membroj de la Grupo 20 akceli komercan integriĝon per rimedoj por kreskigi la mondan ekonomion.

Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, Jim Yong, prezidanto de la Monda Banko, kaj Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco, diris en komuna deklaro, ke la gvidantoj de la membroj de la Grupo 20 devas rezolute preni rimedojn por pliigi komercan integrecon kaj agi konforme al politikoj de enlanda reformo, ĉar tio helpos altigi la enspezon de la popoloj kaj akceli kreskon de la tutmonda ekonomio.

La deklaro diris, ke ekde 2000 plejparte stagnis la malfermo de ĉiuj ekonomioj; la ekzistantaj komercaj baroj ankoraŭ ne estis forigitaj, kaj la novaj aperis; en diversaj landoj restas politikoj protektantaj indiĝenajn industriojn.

La deklaro ankaŭ vokis ĉiujn landojn forigi komercajn barojn kaj redukti subvenciojn kaj aliajn protektajn rimedojn, kiuj ne utilas al komerca aktiveco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin