Ĉina prezidanto intervidiĝis kun singapura ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-07-07 13:11:25     Redaktoro:祃璟琳

Ĵaŭde en Hamburgo de Germanio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Singapuro havas tradician amikecon kaj akiris riĉajn atingojn en kunlaboro. Ĉinio alte atentas la amikecon kun Singapuro kaj volas, kune kun Singapuro, antaŭenpuŝi la amplekse kunlaboran partnerecon de la du landoj akiri novan progreson.

Xi diris, ke la du flankoj devas teni disvolvan direkton de la rilatoj laŭ strategia nivelo kaj longedaŭra angulo, plue kompreni kaj subteni unu al la alia en demandoj rilataj al kernaj interesoj kaj de komuna zorgo. La du landoj devas fortigi kunordigon kaj kunlaboron en la UN, Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la Grupo 20 kaj fari kontribuon al tutmonda regado.

Lee diris, ke Singapuro plue subtenos kaj aktive partoprenos konstruadon de la Zono kaj Vojo, efektivigos gravajn projektojn inter la du registaroj kaj plivastigos kunlaboron kun Ĉinio en financo, altrapida fervojo, liberkomerca zono kaj aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin