Usona, japana kaj sud-korea gvidantoj publikigis deklaron pri nuklea demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-07-08 14:32:14     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde dum la pintkunveno de la Grupo 20 en la germana urbo Hamburgo, usona prezidento Donald Trump, sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe okazigis intertraktadon kaj publikigis komunan deklaron, kondamnante la misilan provon de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la 4a de julio.

La komuna deklaro diris, ke la misil-ĵeto de la Korea Demokratia Popola Respubliko estas publika malobservo de rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj grava provoko kontraŭ Usono, Japanio, Sud-Koreio kaj aliaj landoj. La tri gvidantoj emfazis la gravecon de komuna agado por solvado de la nuklea demando kaj reasertis la komunan celon pri sennukleigo de la duoninsulo en paca maniero. La tri landoj premos plu la Korean Demokratian Popolan Respublikon por rekomenci la intertraktadon pri sennukleigo de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin