Pintkunveno de Hamburgo subtenis liberan komercon

(GMT+08:00) 2017-07-09 10:35:41     Redaktoro:祃璟琳

Sabate en la gazetara konferenco post fermiĝo de la Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20 en Hamburgo, Germanio,germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke post dutaga interparolo, 20 landoj unuece subtenis la liberan komercon, tamen kaŭze de retiro de Usono, ĉeestantoj ne atingis konsenton pri la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.

Merkel diris, ke kvankam la intertraktado pri liberkomerco estas ege peniga, tamen la rezulto estas kontentiga. Gvidantoj de la Grupo 20 unuece subtenis tutmondiĝon, promesis merkatan malfermon, oponas kontraŭ komerca protektismo kaj decidis establi stabilan internacian komercan sistemon por akceli translandan investon.

Ŝi diris ankaŭ, ke rilate al klimatŝanĝiĝo, kaŭze de bedaŭrinda retiro de Usono, la Grupo 20 ne atingis konsenton pri la Pariza Interkonsento. Estas ĝojinde, ke aliaj 19 membroj unuanime decidis, ke la Pariza Interkonsento estas neturniĝebla. Ili decidis enlistigi la "Agaplanon de Grupo 20 pri Klimato kaj Energio" en fruktojn.

En la gazetara konferenco, franca prezidento Emmanuel Macron proklamis, ke en la 12a de decembro ĉijare okazos la pintkunveno en Parizo por antaŭenpuŝi efektivigon de la Pariza Interkonsento okaze de la 2-a jariĝo de ĝia aprobo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin