Novaĵoj (Julio 10)

(GMT+08:00) 2017-07-10 15:46:12     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke okazis foiro pri rekonstruado de Sirio en Pekino; Renkontiĝis ukraina prezidento kaj usona ŝtatsekretario. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en Pekino okazis la unua foiro de projekt-perado por siria rekonstruado, sub la aŭspicioj de la Asocio de Ĉina-Araba Interŝanĝo. Ĝin ĉeestis siria ambasadoro al Ĉinio Imad Mustafa kaj ĝenerala sekretario de la Asocio de Ĉina-Araba Interŝanĝo Qin Yong.

Mustafa diris en parolado, ke la siria rekonstruado jam komenciĝis kaj fokusiĝas ĉefe al la kampoj de energio, akvoliverado kaj fabrikado. Li aldonis, ke la rimedoj de Ĉinio por la proviz-flanka struktura reformo kaj redukto de troa industria produktkapablo povas esti integritaj kun la siria rekonstruado, kaj la konstruo de la iniciato de la Zono kaj Vojo estas bona oportuno por kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj.

La interkonsento pri militpaŭzo en sudokcidenta Sirio, kiun konkludis Usono, Rusio kaj Jordanio, estas valida ekde la 12a horo dimanĉe tagmeze laŭ loka tempo. Ĝis vespero de tiu tago okazis neniu evidenta armita konflikto en tiu regiono.

Bone informita persono proksima al la siria armeo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la siria registara armeo kaj la ribeluloj ambaŭ efektivigis la interkonsenton, kaj koncernataj provincoj Deraa, Qunaitera kaj Sweida estis relative kvietaj.

Lastatempe en la provinco Deraa okazis kelkaj atakoj, kiuj kaŭzis gravajn perdojn. Post validiĝo de la militpaŭzo la loka situacio estis kvieta. Civitano en la provinco Deraa diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke urboj suferis neniun atakon, kaj homoj havis normalajn aktivecojn, tamen li ankoraŭ timis rompiĝon de la militpaŭzo.

Dimanĉe en Kievo, ukraina prezidento Petro Poroshenko renkontiĝis kun vizitanta usona ŝtatsekretario Rex Tillerson. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri reformo de Ukrainio en diversaj kampoj, politika solvado de la ukraina krizo kaj aliaj demandoj. Poroshenko opiniis, ke la renkontiĝo estas ĝustatempa kaj fruktodona.

Poroshenko esprimis tion en gazetara konferenco post la renkontiĝo. Li diris, ke antaŭ nelonge en Vaŝingtono li renkontiĝis kun Tillerson kaj la du flankoj jam diskutis pri rilatoj inter Ukrainio kaj Usono kaj la ukraina krizo. Poroshenko diris, ke la vizito de Tillerson al Ukrainio post la Hamburga Pintkunveno de Grupo 20 havas simbolan signifon.

Poroshenko diris ankaŭ, ke Ukrainio esperas solvi sian krizon kiel eble plej rapide, ĉar Ukrainio ĉiutage pagas grandajn kostojn por tio.

Dimanĉe en ukraina ĉefurbo Kievo ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris, ke la UN subtenas ĉian ajn mekanismon, kiu utilas al solvado de la konfliktoj en orienta Ukrainio, kiel ekzample la kvarpartia interparolo (Francio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio), tripartia kontaktgrupo pri la ukraina demando (Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kaj Rusio).

Guterres diris tiutage en gazetara konferenco post renkontiĝo kun ukraina prezidento Petro Poroshenko, ke la UN ĉiam zorgas pri la situacio en orienta Ukrainio kaj plenforte subtenas kaj alte atentas klopodojn de la kvarpartia interparolo, tripartia kontaktgrupo kaj la observista grupo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo al Ukrainio kaj antaŭenpuŝos solvadon de la konflikto en orienta Ukrainio laŭ sia plejeblo.

Ĝenerala sekretario de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) Mohammed Barkindo diris dimanĉe en Istanbulo, ke la membroj de la organizo subtenas starpunkton de la Grupo 20 pri la pariza interkonsento.

Barkindo faris la rimarkojn dum parolado en la Monda Petrola Kongreso. Li diris, ke Usono sin retiris el la pariza interkonsento, tamen la ceteraj 19 membroj de la Grupo 20 unuanime opiniis, ke la pariza interkonsento estas neinversigebla, kaj la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj subtenas ilian starpunkton. Li aldonis, ke ĉiuj membrolandoj de la organizo subskribis la parizan interkonsenton.

Dimanĉe la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj refoje alvokis altrangan vickomisaron de Hindio al Pakistano, esprimis proteston pro la armita konflikto inter la du flankoj en sabato kaj postulis, ke Hindio obeu la interkonsenton pri militpaŭzo, atingitan en 2003.

Tiutage la Pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke sabate apud la linio de reala regado en Kaŝmiro, hindaj trupoj senkiale pafis al la pakistana flanko, mortigante kvin pakistanajn civilulojn. Pakistano postulis, ke Hindio enketu pri ĉi-foja kaj aliaj okazaĵoj, kiuj malobservis la interkonsenton, kaj samtempe vokis la militobservan grupon de UN en Hindio kaj Pakistano ludi la rolon kiel mediacianto.

Germana ĉefministro Angela Merkel anoncis lastatempe en Hamburgo, ke Saud-Arabio gastigos la Pintkunvenon de la Grupo 20 en 2020, kaj la venontaj du pintkunvenoj okazos respektive en Argentino kaj Japanio.

Saud-arabia ŝtatministro Ibrahim al-Assaf diris en la ferma ceremonio de la hamburga pintkunveno de la Grupo 20, ke la decido, ke Saud-Arabio okazigu la pintkunvenon de la Grupo 20 en 2020, reflektas la gravan rolon de Saud-Arabio en la tutmonda politika kaj ekonomia regado, kaj sub la regado de reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud, Saud-Arabio klopodos kun ĉiuj aliaj membroj de la Grupo 20 kaj kapablas certigi sukcesan okazigon de la pintkunveno.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris dimanĉe, ke en la proksima estonteco li vizitos Kataron, Kuvajton kaj Saud-Arabion por persvadi Kataron kaj koncernajn landojn solvi la diplomatian krizon per dialogo.

La turka ĵurnalo Libereco raportis, ke Erdogan faris la rimarkojn dum vojaĝo de reveno post la hamburga pintkunveno de la Grupo 20. Li diris, ke li komencos viziti la tri landojn plej frue post la 15a de julio, kaj li volas kontribui por restarigo de dialogo inter rilataj landoj.

Erdogan diris ankaŭ, ke dum sia restado en Hamburgo, li interparolis kun ŝtatgvidantoj de Usono, Rusio kaj aliaj landoj kaj kelkfoje emfazis la neceson solvi la diplomatian krizon per dialogo. Li aldonis, ke Turkio subtenas la klopodojn de Kuvajto kiel mediacianto por solvado de la diplomatia krizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin