Ĉinio volas ludi konstrueman rolon por realigi palestina-israelan pacon

(GMT+08:00) 2017-07-11 18:32:04     Redaktoro:Yu

Prezidento de la palestina ŝtato, Mahmoud Abbas, faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 17a ĝis la 20a de julio, laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio volas labori kun Palestino por antaŭenigi ampleksan disvolvadon de duflanka kunlaboro.

Geng diris, ke Ĉinio kaj Palestino ĝuas longtempan amikecon, kaj Ĉinio estis unu el la landoj, kiuj plej frue agnoskis la Palestinan Liberigan Organizon kaj la palestinan ŝtaton. Li diris, ke en la lastaj jaroj, altnivelaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Palestino fariĝis pli oftaj; kunlaboro en diversaj kampoj stabile disvolviĝis, kaj estis pli striktaj interpopolaj interŝanĝoj. Ĉinio volas klopodi kun la palestina flanko por profundigi tradician amikecon kaj akceli duflankan kunlaboron. Li akcentis, ke la ĉina flanko subtenas la justan aferon de la palestina popolo por reakiro de leĝaj rajtoj kaj volas ludi konstrueman rolon por realigi palestina-israelan pacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin