Novaĵoj (Julio 12)

(GMT+08:00) 2017-07-12 17:00:52     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke specialistoj estas optimismaj pri regado de risko de registara ŝuldo; kvar arabaj landoj daŭrigos sankciojn kontraŭ Kataro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Komisiite de la Ŝtata Konsilio, lastatempe estro de la Nacia Oficejo de Kontkontrolo Hu Zejun prezentis al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio la raporton pri kontkontrolo de la buĝeto de 2016, fiskaj enspezoj kaj elspezoj de la centra registaro. Specialistoj diris marde dum intervjuo kun raportistoj de Ĉina Radio Internacia, ke la risko de la ŝuldo de lokaj registaroj ĝenerale estas regebla, kaj la buĝeto de la centra registaro estis bone efektivigita, kio garantias, ke disvolvado de la ekonomio estas stabila kaj plibonigita.

Ili opiniis, ke la risko de la registara ŝuldo estas ĝenerale regebla kaj aŭtoritatoj fortigis la administradon de la ŝuldo de lokaj registaroj. Ili diris, ke la kontrolado akiris pozitivajn rezultojn en fiska kaj financa administrado. Tamen, nacia kontrolado ankoraŭ povas trovi problemojn, inkluzive de kelkaj malnovaj problemoj, kiuj ne estis elradikigitaj. Ili sugestis, ke kontrolistoj sekvu korektadon de problemoj trovitaj en kontrolado kaj inspektado.

Fatih Birol, plenuma direktoro de la Internacia Energi-Agentejo (IEA), marde laŭdis la penojn de Ĉinio por ekstraktado de bruligebla glacio el maro.

Parolante pri la fakto, ke Ĉinio gvidas la mondon en la esploro kaj disvolvado de bruligebla glacio, Birol diris, ke Ĉinio denove ludas gvidan rolon.

Li diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke nun Ĉinio estas numero unu laŭ ventenergio, numero unu laŭ sunenergio kaj numero unu en klopodo por energiefikeco kaj ankaŭ laŭ nukleenergio.

Dimanĉe, Ĉinio finis en la Suda Ĉina Maro la 60-tagan provon de ekspluato de naturgasa hidrato, ĝenerale konata kiel bruligebla glacio, signante la trarompon en la serĉado de alternativaj puraj energifontoj.

Ĉinio komencis sian esploron pri bruligebla glacio en 1998. Kuba metro da bruligebla glacio, naturgasa hidrato, egalas 164 kubajn metrojn da regula naturgaso.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde konfirmis, ke la unua ampleksa ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazos la 19an de julio en Vaŝingtono.

Proparolanto de la ministerio Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke la konsento estis atingita de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump dum la hamburga pintkunveno de la Grupo 20.

Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Egiptio marde publikigis komunan deklaron en respondo al la memorando de interkompreno pri bato kontraŭ terorisma financado, kiun subskribis Kataro kaj Usono. La deklaro diris, ke ĉar Kataro ne observis la Interkonsenton de Riado kaj suplementajn klaŭzojn de la interkonsento, subtenis terorismajn aktivecojn kaj intervenis en internajn aferojn de aliaj landoj en la pasintaj tri jaroj, la kvar landoj prezentis al Kataro 13 postulojn kiel kondiĉojn por solvado de la diplomatia krizo. Ili opiniis, ke ankoraŭ ne sufiĉas la subskribo de la memorando de interkompreno kun Usono, kaj ili kontrolos, ĉu Kataro vere efektivigos la memorandon, kaj daŭrigos la sankciojn kontraŭ ĝi.

Tiutage en Daŭho, Kataro kaj Usono subskribis la memorandon de interkompreno pri bato kontraŭ terorisma financado. La saman tagon katara ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammed bin Abdulrahman Al Thani kaj vizitanta usona ŝtatsekretario Rex Tillerson okazigis komunan gazetaran konferencon. Mohammed diris, ke la memodando estis subskribita en la kadro de kontinua kunlaboro de la du landoj. Li diris, ke Kataro kaj Usono diskutis 4 semajnojn pri la memorando, kaj tio ne havas rektajn aŭ nerektajn rilatojn kun la rompo de diplomatiaj rilatoj kun la kvar landoj. Li vokis la kvar landojn aliĝi al la memorando. Tillerson diris, ke Usono kaj Kataro faros pli da klopodoj por spuri la fonton de la financa helpo al terorismaj grupoj, kune dividi informojn, kaj fortigi kunlaboron por certigi regionan sekurecon. Li diris ankaŭ, ke Usono kaj Kataro prenos sur sin respondecon kaj devon pri la batalo kontraŭ terorismo.

Irakaj amaskomunikiloj raportis marde, ke la ekstremisma organizo Islama Ŝtato publikigis koncizan deklaron per sia mediato en Tal Afar, okcidente de Mosulo, konfirmante, ke ĝia plej alta gvidanto Abu Bakr al-Baghdadi jam mortis. Tamen ĝi ne malkaŝis la detalojn de lia morto.

La usona armeo diris marde, ke ĝi ankoraŭ ne povas konfirmi la morton de al-Baghdadi.

Stephen Townsend, plej alta komandanto de la usona armeo en Irako, diris tiutage en gazetara konferenco, ke kvankam la usona armeo ricevis utilajn informojn el diversaj kanaloj, tamen ili ankoraŭ ne povas konfirmi tiun ĉi novaĵon.

La usona Departemento de Defendo diris marde, ke la irakaj sekurectrupoj reakiris la urbon Mosulo, tamen en la proksima estonteco Usono ne reduktos la nombron de siaj armeanoj en Irako.

Stephen Townsend, la plej alta komandanto de la usona armeo en Irako, diris tiutage en gazetara konferenco, ke la irakaj sekurectrupoj reakiris Mosulon, la stabejon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Irako, kio estas grava progreso en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, tamen la provinco Ninewa, en kiu troviĝas Mosulo, kaj aliaj okcidentaj regionoj ankoraŭ ne estis komplete liberigitaj, tial ne finiĝis la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Laŭ donitaĵoj de la Departemento de Defendo, nun estas ĉirkaŭ 5 600 usonaj armeanoj en Irako.

Marde en la svisa urbo Laŭzano, la 130a sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) okazigis voĉdonon kaj unuanime decidis, ke urboj de la olimpikoj de 2024 kaj 2028 estos elektitaj samtempe en la 131a sesio, kiu okazos septembre en la perua ĉefurbo Limo.

Ĉiuj 83 membroj ĉeestantaj la 130an sesion de la Internacia Olimpika Komitato voĉdonis por la decidoj faritaj de la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato en la komenco de junio. Los-Anĝeleso kaj Parizo estas la nuraj konkurantoj pri gastigo de la olimpikoj de 2024 post pluraj urboj, inkluzive de Oslo, Romo, Budapeŝto kaj Munkeno, kiuj sin retiris el la konkurado.

La finaj gastigantoj de la olimpikoj ankoraŭ estos deciditaj en voĉdono, kiu okazos en la 13a de septembro en la perua ĉefurbo Limo en la 131a sesio de la Internacia Olimpika Komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin