Specialistoj: Ĝenerale regebla risko de ŝuldo de lokaj registaroj

(GMT+08:00) 2017-07-12 15:00:46     Redaktoro:Yu

Komisiite de la Ŝtata Konsilio, lastatempe estro de la Nacia Oficejo de Kontkontrolo Hu Zejun prezentis al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio la raporton pri kontkontrolo de la buĝeto de 2016, fiskaj enspezoj kaj elspezoj de la centra registaro. Specialistoj diris marde dum intervjuo kun raportistoj de Ĉina Radio Internacia, ke la risko de la ŝuldo de lokaj registaroj ĝenerale estas regebla, kaj la buĝeto de la centra registaro estis bone efektivigita, kio garantias, ke disvolvado de la ekonomio estas stabila kaj plibonigita.

Ili opiniis, ke la risko de registara ŝuldo estas ĝenerale regebla kaj aŭtoritatoj fortigis la administradon de la ŝuldo de lokaj registaroj. Ili diris, ke la kontrolado akiris pozitivajn rezultojn en fiska kaj financa administrado. Tamen, nacia kontrolado ankoraŭ povas trovi problemojn, inkluzive de kelkaj malnovaj problemoj, kiuj ne estis elradikigitaj. Ili sugestis, ke kontrolistoj sekvu korektadon de problemoj trovitaj en kontrolado kaj inspektado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin