Usono decidis vendi al Rumanio kontraŭmisilan sistemon Patrioto

(GMT+08:00) 2017-07-12 15:52:50     Redaktoro:Yu

La usona Departemento de Defendo marde anoncis, ke Usono decidis vendi al Rumanio la kontraŭmisilan sistemon Patrioto, kaj la kongreso estis jam informita pri la decido.

La departemento diris en deklaro, ke laŭ la peto de Rumanio, Usono decidis vendi al la lando la kontraŭmisilan sistemon Patrioto kaj rilatajn ekipaĵojn por loĝistika servo kun la valoro de 390 milionoj da usonaj dolaroj.

La deklaro diris, ke la armila vendo helpos al tiu membro de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo altigi sian defendkapablon kaj rezisti al regionaj minacoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin