Renkontiĝis ĉina ĉefministro kaj kanada ĝenerala gubernatoro

(GMT+08:00) 2017-07-14 12:25:10     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde posttagmeze en Ziguang-pavilono de Zhongnanhai en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun kanada ĝenerala gubernatoro David Johnston.

Li diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado stabile kaj sane disvolviĝis. La renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Johnston estas fruktodona. Ĉinio volas striktigi altnivelajn kontaktojn kun Kanado, akceli politikan interfidon, ekspluati potencialon de duflanka kunlaboro sur la kampoj, kiel ekzemple energio kaj minaĵoj, infrastruktura konstruo, scienca kaj teknika novigo, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, aktive antaŭenpuŝi intertraktadon pri libera komerco, kaj eligi pozitivan signalon subteni liberan komercon kaj akceli revigliĝon de la monda ekonomio.

Johnston ĝoje rememoris siajn plurajn vizitojn al Ĉinio post la komenco de la reformo kaj pord-malfermo de Ĉinio kaj laŭdis la ĉinan disvolviĝon. Li diris, ke nun altnivelaj kontaktoj de la du landoj estas striktaj, kaj la duflanka kunlaboro senĉese akiris pozitivajn rezultojn kaj havas vastan perspektivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin