Sendito de Trump mediaciis pri israela-palestina interkonsento pri akvo

(GMT+08:00) 2017-07-14 13:31:55     Redaktoro:Yu

Israelo kaj la Palestina Nacia Aŭtoritato ĵaŭde deklaris novan interkonsenton pri akvo, laŭ kiu Israelo devas liveri al la palestinanoj milionojn da kubaj metroj da akvo en ĉiu jaro.

Jason Greenblatt, mezorienta sendito de usona prezidento Donald Trump, kiu helpis konkludi la interkonsenton, diris, ke tio estis grava paŝo al regiona interkonsento pri akvo.

La interkonsento estis deklarita en komuna gazetara konferenco en Jerusalemo, okazigita de israela ministro pri regiona kunlaboro Tzachi Hanegbi, estro de la Palestina Administracio pri Akvo Mazen Ghoneim kaj Greenblatt.

La palestinanoj suferis akvomankon kaj plendis pri neegala distribuado de akvo inter Israelo kaj la okupataj palestinaj regionoj.

Laŭ la nova interkonsento, Israelo devas liveri al palestinanoj 32 milionojn da kubaj metroj da akvo en ĉiu jaro. 10 milionoj devas esti liveritaj al Gazao kaj la resto estas por Cisjordanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin