Liu Yunshan faris oficialan kaj amikan viziton al Rumanio

(GMT+08:00) 2017-07-16 18:13:39     Redaktoro:Xiong

Invitite de Liviu Dragnea, prezidanto de la Rumana Socialdemokrata Partio kaj prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj, Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris inter la 12a ĝis la 15a de julio oficialan kaj amikan viziton al Rumanio. En Bukareŝto Liu intervidiĝis respektive kun Dragnea kaj la ĉefministro Mihai Tudose kaj ĉeestis "dialogokunvenon 2017 inter partioj de Ĉinio kaj de la mezorienteŭropaj landoj".

En la kunveno Liu faris ĉefteman paroladon kun la titolo "Kun la spirito de la silka vojo kune krei belan estonton de la popoloj de Ĉinio kaj de la mezorienteŭropaj landoj.

Sume pli ol 200 reprezentantoj de pli ol 30 partioj el Ĉinio kaj la mezorienteŭropaj landoj kaj 600 personoj el lokaj registaroj kaj entreprenoj ĉeestis la kunvenon. Antaŭ la kunveno Liu Yunshan spektis ekspozicion pri fotoj de la konstruado de "unu zono kaj unu vojo" kaj ekspozicion de loka registaro por ties prezentado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin