Ĉinio urĝas al Usono ne retroturni la radon de la historio

(GMT+08:00) 2017-07-17 18:45:14     Redaktoro:Xiong

Konsidere tion, ke leĝopropono de la usona Kongreso postulas, ke usona defendministro taksu la eblecon de reciproka vizito inter usonaj kaj tajvanaj militŝipoj, Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la 17an de julio emfazis respondante, ke Ĉinio ĉiam firme kontraŭas ĉiaformajn oficialan interkomunikiĝon kaj militan kontaktiĝon inter Usono kaj Tajvano, kaj urĝas al Usono ne retroturni la radon de la historio.

La 14an de julio la usona Ĉambro de Reprezentantoj ekzamenis kaj aprobis la "defendan rajtigitan akton por 2018", kiu interalie postulas, ke usona defendministro taksu la eblecon de reciproka vizito inter usonaj kaj tajvanaj militŝipoj. Por tio Lu Kang respondis en la gazetara konferenco:

"Por tio Ĉinio jam faris seriozan demarŝon al Usono. Ĉinio ĉiam firme kontraŭas ĉiaformajn oficialan interkomunikiĝon kaj militan kontaktiĝon inter Usono kaj Tajvano, kaj urĝas al Usono ne retroturni la radon de la historio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin