Irano kaj EU komencis projekton de kunlaboro pri nuklea sekureco

(GMT+08:00) 2017-07-17 10:57:17     Redaktoro:Yu

Iranaj amaskomunikiloj raportis sabate, ke lastatempe Irano kaj la Eŭropa Unio komencis projekton de kunlaboro pri nuklea sekureco.

La iana ĵurnalo Ekonomia Tribuno raportis, ke lastatempe direktoro de la irana centro de nuklea sekureco Ali Akbar Salehi faris intertraktadon kun vizitanta direktoro pri nuklea sekureco de la EU Olivier Luycx, kaj poste ili oficiale anoncis komencon de projekto de kunlaboro pri nuklea sekureco kun la sumo de ĉirkaŭ 2,85 milionoj da usonaj dolaroj.

Tiu ĉi projekto estas parto de ĝenerala kunlaboro, subskribita de la du flankoj en 2016, kun la sumo de 5,7 milionoj da usonaj dolaroj, kaj celas altigi la iranan kapablon en nuklea sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin