Brita financa ministro: registaro konsideras transiran aranĝon de retiro el EU

(GMT+08:00) 2017-07-17 13:50:56     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe brita financa ministro Philip Hammond diris, ke por pli bone protekti la ekonomion de Britio, la brita registaro aprobis, ke retiro el la EU bezonas "transiran aranĝon".

Philip Hammond diris intervjuate, ke la transira aranĝo estas ĝusta kaj racia formo por redukti ekonomian influon alportitan de retiro el la EU al Britio. Kvankam ĝi estas nova koncepto, tamen plejparto de ministroj aprobis la aranĝon, sed la tempo kaj detaloj ankoraŭ ne estis diskutitaj.

Pri tio, brita ministro pri internacia komerco Liam Fox diris, ke la transira aranĝo devas limigita en tempo kaj dume devas esti permesata intertraktado de komcerca interkonsento.

Laŭ informo, lunde brita ministro pri retiro el la EU David Davis iros al Bruselo kaj faros novan interparolon kun oficistoj de la EU pri la retiro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin