Fitch Ratings kaj Moody donis al AIIB plej altan kreditklason

(GMT+08:00) 2017-07-18 19:40:07     Redaktoro:Xiong

La Azia Infrastruktura Investo-Banko (AIIB) ree akiris la plej altan kreditklason juĝitan de unu el la tri plej famaj internaciaj kredittaksaj agentejoj. Por tio Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 18a de julio komentis, ke tio estas bona rezulto, kiu ebligos al AIIB pli bone disvolvi siajn funkciojn en la estonto.

Antaŭ nelonge la internacia kredittaksa agentejo Fitch Ratings anoncis, ke ĝi donis al la Azia Infrastruktura Investo-Banko (AIIB) la plej altan kreditklason: AAA, kun stabila perspektivo. Nur duonmonaton post kiam AIIB ricevis de Moody la plej altan kreditklason, AIIB ree akiris la plej alta kreditklason juĝitan de Fitch Ratings.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin