Pakistano protestas kontraŭ Hindio pri atako al milita veturilo

(GMT+08:00) 2017-07-18 13:46:50     Redaktoro:Yu

La pakistana armeo diris lunde, ke tiutage militaj altranguloj de Pakistano kaj Hindio komunikiĝis per varma lineo. La pakistana flanko protestis kontraŭ Hindio, ke ĝia armeo atakis veturilon de la pakistana armeo proksime al la linio de reala regado en Kaŝmiro dimanĉe, mortigante soldatojn.

La gazetara servo de la pakistana armeo diris en deklaro, ke kvar pakistanaj soldatoj estis mortigitaj, alia soldato kaj unu civilulo vunditaj dimanĉe en atako de la hinda armeo kontraŭ veturilo de la pakistana armeo. La pakistana armeo esprimis fortan proteston kontraŭ la hinda flanko en telefona konversacio.

La pakistana armeo dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la hinda armeo pafis al milita veturilo de la pakistana armeo proksime al la linio de reala regado en Kaŝmiro, kaj poste la veturilo falis en la riveron Neelam, kaj mortis kvar soldatoj en la veturilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin