460 mil filipinanoj rifuĝis el hejmo pro batalo en Marawi

(GMT+08:00) 2017-07-18 11:05:03     Redaktoro:祃璟琳

Lunde la filipina Ministerio pri Sano diris, ke la batalo inter la filipina armeo kaj ribeluloj en la suda urbo Marawi jam devigis 465 mil homojn iri el la hejmo. La registaro alvokis, ke rifuĝantaj popolanoj ne revenu al la urbo por eviti akcidentan vundon.

Filipina ministro pri sano Paulyn Jean Rosell-Ubial diris en gazetara konferenco, ke la filipina armeo batalis 56 tagojn kun ribeluloj de la grupo Maute kaj militantoj de la grupo Abu Sayyaf. Nun pli ol 20 mil homoj loĝas en 87 evakuaj centroj establitaj de la registaro kaj aliaj 440 mil foriris el hejmo al parencoj. La registaro jam investis preskaŭ 1,69 milionojn da usonaj dolaroj por sanzorgo kaj loĝistika servo por la suferintoj.

Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la filipina armeo lunde, pro la batalo en Marawi mortis 553 homoj, inkluzive de 411 militantoj, 97 policanoj kaj 45 civiluloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin